Sunday, August 21, 2005

How can an International Language succeed?

For some reason, it seems as though a lot of the world has decided to make English the international language. I can say from experience that English is perfectly fine as a native language, but I believe it pretty much stinks as a second language.

While I wish to do eveything possible to promote the idea of an *easy* international language for everyone, I have some reservations about Esperanto as the choice for that language.

Here are some thoughts I penned to someone--in Esperanto--about how to promote some language besides Esperanto as the universal second language.

>Ĉu vi kredas, ke alia int.l. povus disvastiĝi, se dum plu ol >100 jaroj ankau la E-o ne atingis "oficialan" akcepton, tamen > multe pli homoj uzas ĝin ol ian alian?

Nu, mi pensas ke la nombro da Esperantistoj estas ankoraŭ malgranda - ne pli ol 0.03% de la monda loĝantaro. Tial, spaco ankoraŭ ekzistas por alia lingvo, lingvo pli facila kaj malpli longa ol Esperanto, kaj eble eĉ pli preciza--kvankam mi suspektas ke por la maksimumo da precizeco, kelkan facilecon oni devas forlasi. Ekzemple, Esperanto mem forlasas multan facilecon por la avantaĝo de ĝia akusativo, kiu samtempe estas beno kaj malbeno. Sed aliflanke, oni povas certe gajni multe da facileco sen multe da perdo. Mi opinias, ekzemple, ke forlasunte la pluraj adjektivoj, Esperanto malgajnus preskaŭ nenion. Kaj ankaŭ forlasi kelkajn radikojn kaj idiomojn, senperde igus Esperanto pli facila. Sed kiel la Idistoj diras, Esperanto ne povas adapti al multa da ŝanĝo; se oni volus ripari ĉiuj problemoj en Esperanto, oni devus krei tute novan lingvon.

Mi estis pensanta pri kiel krei lingvon tre similan al Esperanto sed sen la plejparto de ĝiaj problemoj--pli similan al Esperanto ol Ido estas--sed ĝis nun mi ne sukcesis disvolvigi tian lingvan desegnon. La avantaĝo, mi opinias, de krei tian similan lingvon estus, ke eble Esperantistoj pli facile apogus ĝin, aŭ, ke almenaŭ ili ne kontraŭas ĝin tro.

Malfeliĉe, por disvastiĝi novan konstruitan lingvon krom Esperanto, oni ne povus fidi al Esperantistoj helpi; oni devus agi preskaŭ sole. Nu, mi ne estas Idisto, kvankam mi konsentas, ke Ido estas pli bona ĝenerale ol Esperanto. La historio de ĝi ne plaĉas al mi--kiel, ŝajne, la Idistoj perfidis (betrayed--mi supozas ke 'perfidi' estas ia Esperanto idiomo) la Esperantistoj; kiel la lingvo havas en ĝia vortaro "malverajn amikojn" (false friends) por esperantistoj, el kiuj du ekzemploj estas "li" kaj "savar"; kaj finfine, ke Ido ne atentas al ĝia longeco; al mi estas mallongeco tre gravas. Lingvo ne devas esti tiel mallonga kiel la angla ofte estas, sed ja malpli longa ol esperanto.

Fakte, mi ne scias, kiun lingvon estus plej bona elekti, se ne Esperanton. Mi nur scias, ke oni povas tre facile krei lingvon ambaŭ pli facilan, kaj malpli longan, ol Esperanto. Oni povas fari tion eĉ sen esti lingvisto. Pro tiu simpla fakto, mi volus ke alia lingvo venkas iutage.

Multaj diras, ke pro tio, ke Esperanto estas pli facila ol ajn iu nacia lingvo, ĝi meritas esti la finvenkanta lingvo. Sed mi estas programisto; mi scias pli bone. En nia komputila mondo, kelkaj malfacilaj kaj/aŭ relative ne-utilaj lingvoj dominas: Java, C, C++, Perl. En la komputila mondo, multe kiel en la Esperanta, tro da homoj verŝajne pensas, ke tiuj lingvoj estas sufiĉe bonaj. La lingvo de la komputilo mem--la maŝin-lingvo, kaj ĝia homa versio, "assembly language"--estas tre malfacila; eble pro tio, homoj dankas al Dio ke ili havas C++, Java, ktp, ĉar ili ne devas uzi la timigan maŝin-lingvon. Sed ili pensas malprave. La fakto, ke ilia lingvo estas pli bona ol iu alia, ne signifas, ke ĝi meritas masti la mondon. Estas fakte pli bonaj lingvoj: Python, la Lisp familio da lingvoj, multe nekonata versio de C++, nomata "", ktp. Pri Lisp, laŭdire, ĝiaj bazaj ideoj, sur kiuj ĝi desegniĝas, estas pli povplenaj ol tiuj de ajn alia lingva familio. Sed mi ege suspektas, ke la plej bonan lingvon eblan oni ne jam kreis. Nu, je multaj aspektoj, tiuj lingvoj estas multe pli bonaj ol la popolaraj; tiel, la afero estas simila (kvankam malsama) al la Esperanta.

Fakte, Esperanto ne estas populara. Ĝi havas eble tri milionoj da parolantoj, sed se tiu nombro akuratas, la plejpartego el la parolantoj ne partoprenas en esperanto-rilataj aferoj, kaj ŝajnas al mi nevideblaj: kie ili estas? Mi ĵus partoprenis en NOREK, la Nord-Amerika Regiona Esperanta Kongreso, kaj estis eble tridek kvin homoj tie, el kiuj, krom mi, ĉirkaŭ tri ŝajnis junaj.

La forumo ĉi tie ĉe lernu.net ŝajnas preskaŭ mortinta, kaj nenie alie en la reto, mi sukcesis trovi eĉ unu ageman forumon. Ankaŭ, ŝajnas ke ekzistas neniu bona angla-Esperanta vortaro. De mia vidpunto, mi zorgas, ke ebla la movado ne estas sana, almenaŭ inter angluloj, sed eble tra la mondo.

Tio estas trista, vere, sed al mi ŝajnas, ke spaco ja ekzistas por alia konstruita lingvo disvolvigi popularecon al si. Sed kiel atingi? Certe estas malfacile. Mi opinias, ke la plej grava afero estas edukado. Ŝajnas, ke plejmultaj homoj ne konas Esperanton, kaj el tiuj kiuj konas ĝin, estas multe da miskompreno. Tial, la unua tasko de ajn iu organizo volante disvastigi lingvon, estas instruado, ne pri la lingvo mem, sed pri la simpla ideo de internacia lingvo. Retpaĝo jam ekzistas por tio, http://www.onetongue.org, kaj se vi iros tien, vi rimarkos, ke la unua pago ne mencias esperanton.

Krom intruado al la komunaj homoj, estas ankaŭ grave planti la ideon en la mensojn de 'mond-povaj' homoj, t.e. politikistoj, "pundits", ĵurnalistoj--ajn iuj homoj, kiuj disparolas al multaj aŭ faras decidojn kiuj influas multajn. Esperanto ne jam enkapiĝis en la mensojn de multpovuloj, ĉu ne? Oni devas paroli al ili. Ĉu vi konsentas, ke tio estus facila maniero disvastigi la internaci-lingvan ideon?

Sed mi, malfeliĉe, neniam estis bona disparolanto; fakte, mi estas sociale stulta, ne amikiĝante kun aliaj facile. Se mi nur estus malsama persono, eble mi povus disvastigi miajn ideojn mem. Sed kompreneble, se mi estus tia persono, kiun mi volus esti, mi ne devus agi sole; mi amikiĝus kun tiom aliaj, ke mi povus peti al mia arego da amikoj helpi min kun mia celo. :)

No comments: